Pesquisar no site

Contato

Esperanto Bilinguismo Suficiente

Esperanto Sufiĉa Dulingveco
(Por rekta pervorta komunikado inter la popoloj)
Braziljo - Brazilo

+55.6191566154

camboim.afonso@gmail.com

Temas Diversos

09/08/2013 00:00

Importante artigo de Pedro Cavalheiro aos esperantistas:

KIAL SUBSKRIBI PETICION POR LA APROBO

DE LEĜOPROPONO KIU ENKONDUKOS ESPERANTON

KIEL NEDEVIGATAN LERNOBJEKTON

EN LA BRAZILAJN MEZLERNEJOJN.

 

Mi prezentas miajn konsiderojn pri leĝopropono de la brazila Senatano Cristovam Buarque por enkonduki Esperanton en la mezlernejan studkadron kiel nedevigatan lernobjekton. Mi iel ŝuldis tiujn konsiderojn ne nur al homoj, kiuj petis tion de mi, sed al mi mem. Ĉar estas videble, ke kelkaj (ne malmultaj) geesperantistoj en Brazilo, kaj verŝajne en aliaj landoj, konsideras tiun iniciaton de la menciita Senatano kiel mistrafan. Konsekvence ili ankaŭ konsideras mistrafa nian peticion aperintan en AVAAZ, por ke la esperantistaro subtenu tiun iniciaton.

 

Kia leĝopropono estas tiu de Senatano Cristovam Buarque?

 

Unue iom da necesaj geografiaj klarigoj

 

En Brazilo, kiu estas federacia respubliko, la politika organizo sinprezentas tiel: la municipoj estas la juraj teritorioj de la ŝtatoj (provincoj). Urboj estas la sidejoj de la municipoj, kiuj samnomas al ili. La lando formiĝas je ŝtatoj krom la federacia distrikto (kiu samrangas al la ŝtatoj). Por ke la eksterlandanoj pli klare komprenu, Brazilo havas 26 ŝtatojn (provincojn) kaj unu Federacian Distrikton (kie lokiĝas la ĉefurbo de la lando). Nuntempe Brazilo havas 5.570 municipojn.

 

Brazilo estas lando havanta 8.515.767 km² (ok milionojn, kvincent dek kvin mil, sepcent sesdek sep kvadratajn kilometrojn).

 

Nun, iom da historiaj klarigoj

 

Ekde la dua mondmilito, pro la establigita politika partnereco kun USONO, kies historiajn detalojn mi ne pritraktos ĉi-tekste, Brazilo vaste enkondukis la instruadon de la angla lingvo. La fenomeno pri tiu amasa disvastigado de la angla en Brazilo ne rilatiĝis al la tiutempa revata internacieco de la angla, sed nur al politikaj kialoj. Kaj la vortoj "politikaj kialoj" ja signifas ĉi-kuntekste kaj monajn kaj ekonomiajn kaj potencajn kialojn flanke de la tiama brazila registaro. Dank' al tiu partnereco, Brazilo faris grandajn monŝuldojn ĉe USONO. Historia tempo ironie nomata de brazilaj historiistoj kiel "brazila miraklo".

 

Estas grave kompreni tiun historian scenon por kapti, kial tiel forte oni enkondukis la instruadon de la angla en Brazilo, malgraŭ ĝi ne estas lingvo oficiala en la lando. En la vero, tiu instruado celis plurajn aferojn rilatiĝantajn al "povo", sed ne propradire celis kapabligi la lernantaron scipovi la anglan. Tiamaniere, ke en ĉiuj lernejoj en Brazilo oni havas la anglan kiel lernobjekton, sed neniu lernejo sukcesas sukcese instrui ĝin.

 

Iom pri la brazila leĝa strukturo

 

Brazilo havas Konstitucion (la nacia leĝara ĉarto; la ĉefa leĝaro), sub kiu ĉiuj aliaj leĝoj estas. La ŝtatoj havas siajn leĝojn kaj la urboj ankaŭ havas proprajn leĝojn. Por kompreni, la urboj estas ankaŭ sub la leĝoj de siaj ŝtatoj kaj sub la leĝaro de la lando (Konstitucio).

 

Kelkaj fakoj estas regataj nur de aliaj naciaj leĝoj kiuj estas, siavice, sub la Konstitucio, sed ankaŭ estas la ĉefaj leĝoj por tiuj fakoj, kiel ekzemple la Brazila Punkodo. Tiel estas la nacia leĝo pri edukado, kiu nomiĝas "Lei de Diretrizes e Bases da Educação Nacional" (Leĝo pri Direktricoj kaj Bazoj por la Nacia Edukado), ankaŭ konata per la mallongigo "LDB". La ŝtatoj havas kelkajn leĝojn pri edukado kaj ankaŭ la municipoj havas siajn leĝojn pri tio, sed NENIU ŝtata aŭ municipa leĝo rajtas kontraŭi la ĉefan nacian leĝon pri edukado, LDB. Tiu ebleco krei proprajn leĝojn ekzistas por agordi la lokajn edukagadojn al la lokaj sociprofiloj. Sed, la direktricoj kaj bazoj nepre devas esti la samaj por la tuta lando. Kiu montras tiujn direktricojn kaj bazojn estas LDB.

 

Pro tio ni, edukistoj, diras ke LDB estas kvazaŭ la brazila Konstitucio por edukado.

 

Nun pri la leĝopropono de Senatano Cristovam Buarque

 

Senatano Cristovam Buarque proponis aldonon al Leĝo pri Direktricoj kaj Bazoj por la Nacia Edukado (LDB), kiu hodiaŭ agnoskas nur du lingvajn kategoriojn: la nacian lingvon (portugalan) kaj "modernajn fremdajn lingvojn". Por la mezlerneja instruado, LDB postulas la nacian lingvon, unu modernan fremdan lingvon, devigate, kaj opcie duan lingvon. La teksto de LDB diras laŭlitere: "Estos inkludata unu moderna fremda lingvo, kiel devigata lernobjekto, elektita de la lerneja komunumo, kaj unu dua, en opcia trajto, laŭ la disponeblecoj de la institucio" (Será incluída uma língua estrangeira moderna, como disciplina obrigatória, escolhida pela comunidade escolar, e uma segunda, em caráter optativo, dentro das disponibilidades da instituição).

 

Pro la aldona konjunkcio "kaj", ĝustas por la LDB-teksto "kaj unu dua" la komprenon "dua moderna fremda lingvo". Aŭ, pli klare, iu dua lingvo el la sama kategorio antaŭe menciita en la teksto, nome, "moderna fremda lingvo".

 

Kelkaj homoj diras, ke LDB jam permesas la enkondukon de Esperanto kiel tiun "duan lingvon", sed ne. Estas klare pri kio LDB-teksto parolas: pri moderna fremda lingvo. Sed, Esperanto ne estas "fremda". Esperanto estas ja moderna sed INTERNACIA lingvo. Ne fremda lingvo, nome, lingvo kiu apartenas al alia lando aŭ gento.

 

Kompreneble oni skribis tiamaniere la tekston de LDB ne por kontraŭstari Esperanton, sed ĉar oni simple supozis, ke en la mondo estas naciaj kaj fremdaj lingvoj nur. Oni simple ne rezonis pri tiu alia lingva ebleco.

 

Tiu "manko" fariĝas por ni ŝanco aperigi la nomon de Esperanto en la LDB-teksto.

 

Senatano Cristovam Buarque ne proponis simplan aldonan leĝon, municipan leĝon, ŝtatan leĝon, sed aldonon al la Nacia Leĝo pri edukado. Tiu aldono efikos en la tuta lando, ĉe ĉiuj lernejoj de la tuta lando.

 

Kion timas tiuj, kiuj kritikas la leĝoprojekton de Senatano Cristovam Buarque?

 

Ili ĝenerale timas, ke la neceso pri Esperanto-instruistoj kresku tro rapide kaj ke pro manko de tiuj profesiuloj ni spektu la fiaskon de Esperanto en Brazilo.

Kelkaj pledas pro efektivaj agadoj flanke de la esperantistaro antaŭ ol klopodi enkonduki la instruadon de Esperanto en LDB-on. Sed, ili ne diras, ekzemplas, sugestas, proponas, efektive kiaj agadoj estus tiuj agadoj. La pledantoj ne klarigas, kiel fari pli ol jam faras la senmona, senrimeda movado. Oni ripetadas paroladon sed sen celeco. Estas rutineca teoriado sen minimuma strebo iel realigi ĝin.

 

Bone, jen la leĝopropono de Senatano Cristovam Buarque estas efektiva ago; la peticio de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj de Brazila Ĉambro de Lingvo Internacia Esperanto (CBLIE) ankaŭ estas efektiva ago; la konstantaj kontaktoj kun Deputitoj, kun Senatanoj kaj kun la kabineto de Senatano Cristovam Buarque, cele al la aprobo de tiu leĝoprojekto, estas efektiva ago; la partopreno de CBLIE en lingvistika seminario en Universitato de San-Paŭlo, kun prezento de laboroj pri Esperanto, kiuj estis publikigitaj de USP kaj de CBLIE poste (verkoj elŝuteblaj ĉe Fejsbuko de CBLIE kaj ĉe ĝia retpaĝaro) estas efektivaj agoj. Aliaj laboroj senlace faritaj de ni kaj de kelkaj aliaj, kiel ekzemple instrui Esperanton en Universitatoj, efektive estas "agado", sed plendi sen ion fari aŭ pledi sen klare proponi, ne estas ago.

 

Kiel ni vidas kaj komprenas tiun leĝoproponon?

 

Pro la grando de Brazilo, raportita ĉi-supre, tute ne eblas hodiaŭ trovi monon por pagi efikan propagandon por konigi al la grandega brazila socio (pli ol 201 milionoj da enloĝantoj) pri la ekzisto de Esperanto. Jes, mi diras "informi simple pri ĝia ekzisto", ĉar la plimulto en nia socio eĉ ne scias pri la ekzisto de Esperanto. Aliaj, kiuj jam aŭdis paroli pri Esperanto, ĝenerale ricevis fuŝajn informojn pri la lingvo, kiel ekzemple, "lingvo religia", "lingvo mortinta", "pralingvo", "lingvoprojekto, kiu ne efektiviĝis", "artifika lingvo", "universala lingvo (lingvo kies celo estas anstataŭi la etnajn lingvojn)" kaj aliaj misdifinoj.

 

Se oni aprobos tiun leĝoprojekton, ni havos tute senpagan propagandon faritan de la propra leĝo tra la tuta lando. Ĉiuj direktoroj de lernejoj, liceestroj, kunordigantoj de lernejoj, havas la profesian neceson kaj devigon legi la LDB-on. Ĉiam, kiam io nova aperas en LDB, la lernejoj ricevas averton de Ministrejo pri Edukado kaj ili devas ekscii pri tiu novaĵo. Tio signifas, ke tra la tuta lando, en ĉiu lernejo de la 5.570 municipoj, kaj publikaj kaj privataj, ĉiuj lernejestroj ekscios samtempe pri la ekzisto de Esperanto. Kaj la plimulto, zorgema pri siaj profesioj, tuj ekpensos "hmm Esperanto... Kio Esperanto estas? Mi devas esplori por klarigi al mia skipo, al la instruistoj de mia lernejo, kiuj estas sub mia zorgo" kaj tuj serĉos en Google informojn pri Esperanto.

 

Do la unua pozitiva rezulto de la aperigo de "Esperanto" en la teksto de LDB estas la kvalifika propagando, direktata al la profesiuloj pri instruado.

 

Tio tute ne signifas, ke ili tuj konsentos, amos, defendos Esperanton. Kompreneble ne. Ili simple ekscios. Tio tute ne signifas, ke ili tuj propagandos Esperanton inter ilia lernantaro kaj instigos ĝin peti por lerni Esperanton. Estus naiveco supozi tion. Do, ni havos tempon baki Esperanto-instruistojn.

 

Aliflanke la simpla propono de Senatano Cristovam Buarque jam produktis rezultojn. Aperis E-kurso en Brazilaj Universitatoj. Liberaj kursoj en lingvaj centroj de la universitatoj. Ne gradiĝaj kursoj, kompreneble. Sed, estas semoj. Estas kvazaŭ varmigo de la maŝinoj. Tiuj rezultoj produktataj de la simpla leĝopropono indikas, ke se ĝi estos aprobita, Esperanto povas fariĝi por tiuj universitatoj alia plia negoco. Simple. Iom post iom, fakaj privataj lernejoj pri lingvoj ankaŭ senvualigos tiun novan "negocon". Sed, ne tuj. Sed, ne rapide, pro la historiaj kialoj raportitaj supren, kiuj establigis en Brazilo la anglan kiel "la" duan lingvon por lerni. Ni bezonos multe da tempo, multe da laboro por ke la junuloj interesiĝu pri Esperanto. Tio postulas tempon. La simpla aprobo de la leĝopropono de Senatano Cristovam Buarque ne kapablos ŝanĝi la lingvan scenon en Brazilo en palpebruma daŭro. Tute ne. Pro tio la timo, ke ni ne havu sufiĉe da instruistoj, se la leĝopropono aprobiĝos, estas sensenca. Mi ne scias, ĉu tiuj, kiuj pensas tiel estas pesimismaj aŭ tro optimismaj.

 

La fakto estas, ke pro la aprobo de tiu leĝopropono Esperanto venos de la ombro al la lumo. Tiu aprobo fariĝos efika propagando ĉe tiuj profesiuloj, kiuj formas opiniojn, kiuj formas homojn. Kaj tio estas bonega ŝanco por Esperanto, se ni kapablas rigardi la estontecon.

 

Pro tio ni petas al ĉiuj, kiuj komprenis tiun mesaĝon subskribi nian peticion por la aprobo de la leĝoprojekto de Senatano Cristovam Buarque.

 

 

Pedro Jacintho Cavalheiro

Brazila Ĉambro de Lingvo Internacia Esperanto