Pesquisar no site

Contato

Esperanto Bilinguismo Suficiente

Esperanto Sufiĉa Dulingveco
(Por rekta pervorta komunikado inter la popoloj)
Braziljo - Brazilo

+55.6191566154

camboim.afonso@gmail.com

La respondo kiun UEA ne donis al BEL

18/01/2016 21:45
Afonso Camboim
 
Dum ĉi tiuj 3 lastaj jaroj, precipe post la propono sendita de BEL al UEA en 2014 (vidu en https://www.esperanto-bilinguismo-suficiente.com/news/uma-pend%C3%AAncia/), mi "dialogas" kun UEA nur deduktante la respondojn (ĉar fakte ili ne alvenas).
 
Mia plej ĵusa dedukto estis, ke UEA ne interesiĝas pri "defendo ('advocacy') de Esperanto ĉe la registaroj" (la nura temo kiu forte interesadas min en esperantujo), kaj tial, informindas, mi rezignis pri la posteno de direktoro de instituciaj rilatoj de BEL, en decembro de 2015. Mi delonge komprenas ke tiu 'advocacy', krom institucia, nepre estu internacia (ĉu ĉe Briks, ĉu ĉe EU, ĉu ĉe disaj landoj kie esperantaj organizoj volus agi laŭ komuna planado), do, kunordiĝenda de UEA.
 
Nun, mi estas "devigata" fari pli unu dedukton. Ĉar la ĝustaj datumoj, espereble, estas je la dispono de UEA (ne de mi), estus pli facile se iu estrarano de UEA estus dirinta: "kara Afonso Camboim (aŭ kara BEL-estraro), via propono tute ne estas farebla, ĉar (kun eblaj esceptoj - nekonataj) efektive ne ekzistas organizitaj landaj E-movadoj, kaj la "landaj asocioj" (kiam faktaj institucioj) ofte ne havas nacian estrecon ĉe la esperantistoj, kaj preskaŭ neniu lando havas esperantistojn kun kondiĉoj por zorgi pri minimuma projekto partnere kun registaro, kaj UEA ne kapablus kunordigi tian projekton, eĉ ne en kvin aŭ dek landoj", kaj tiel plu. Sed, ne: neniu diris tion. Do, mi tion deduktas - kaj finfine pravigas la UEA-estraron...
 
Sed ne tute: kial UEA ne eksplicas tiun nian fragilecon (almenaŭ inter ni mem), kaj profitas la okazaĵon por klopodi vereorganizi, institucie kaj politike, nian movadon, komencante per la internacia debato pri "kio estas nia Movado (aŭ kio ĝi povas esti) antaŭ la naciaj registaroj"? Evidentas, ke nenia oficialeco okazos sen trapasi tiun registaran sferon; evidentas ke, por Esperanto, Unesko faros nenion pli ol tiuj du Rezolucioj - ĉar simple ne eblas al ĝi agi ene de la naciaj sferoj -, eĉ se ĝi volus.
 
Ke ni estas, ankoraŭ nuntempe, nematuraj eĉ por provi postuli nian malmarĝenigon, tion mi povas akcepti (kun senkulpigo al ĉiuj ni). Sed ke UEA, jaron post jaro, ne promociu kaj ne prioritatigu tiun maturigan debaton (por ke iam ni estu preparitaj), tion mi ne povas kompreni. Tial, kiel observanto, mi atendas (kaj esperas) tiun paŝon. Se ni ne estas maturaj nuntempe, eĉ ne por pripensi aŭ debati sincere kaj honeste la devigan temon "kiel ni alfrontu la naciajn registarojn", ie ni grave eraris.