Pesquisar no site

Contato

Esperanto Bilinguismo Suficiente

Esperanto Sufiĉa Dulingveco
(Por rekta pervorta komunikado inter la popoloj)
Braziljo - Brazilo

+55.6191566154

camboim.afonso@gmail.com

Brazilaj esperantistoj transdonas leteron al nacia registaro

01/08/2013 01:25

 

Klarigo

La ĉi-suba letero, publikigita portugallingve de afonsocamboim.blogspot.com.br kaj de esperanto-bilinguismo-suficiente.webnode.com, kaj prezentita unuafoje al esperantistoj je la 6-a/julio/2013, dum parolado en 2-A ESPERANTO-RENKONTIĜO DE CENTRO-OKCIDENTA REGIONO, en Bienlernejo Bona Espero - Alto Paraíso/GO, estis redaktita en februaro/marto de 2013, sendita kieleble al brazila registaro, kaj fine transdonita integre al ĝi en la 19-a/junio/2013.

Precize, la letero kaj ĝiaj aneksoj estis transdonitaj ĉe-mane al ĉefministro de Ĝenerala Sekretariejo de Prezidantejo de la Respubliko, Gilberto Carvalho, pere de ĝentila ago de prezidanto de Leĝdona Domo de Federacia Distrikto, deputito Wasny de Roure.

Nun, la cititaj retejoj ĝin publikigas (escepte de la aneksoj)  por tuta esperantistaro.

 

Malferma Letero

 

Al la Prezidanta Moŝto de Brazila Respubliko, Dilma Rousseff

 Al la Ŝtatministraj Moŝtoj de Ĝenerala Sekretariejo de la Prezidantejo, Gilberto Carvalho; de Edukado, Aluízio Mercadante; kaj de Eksterlandaj Aferoj, Antonio Patriota

 

Sinjorino Prezidanto,

Sinjoroj Ministroj,

 

Konsiderinte, ke ekzistas internacia lingvo, Esperanto, planita antaŭ 125 jaroj kaj nuntempe parolata en pli ol 120 landoj, 70 el kiuj, kiel Brazilo, havantaj landajn asociojn membriĝitaj al Universala Esperanto-Asocio - UEA (monda institucio de Esperanto, ligita al Unesko kaj sidejita en Roterdamo, Nederlando);

Konsiderinte, ke Brazilo subskribis du rezoluciojn de Unesco (ĝeneralaj konferencoj en Montevideo / Urugvajo, 1954, kaj en Sofia / Bulgario, 1985 - vidu Aneksaĵojn), ambaŭ formulitaj por rekoni la gravecon de Esperanto pri rekta parola komunikado inter popoloj kaj por instigi la membro-landojn pri ekenkonduko de Esperanto en iliajn edukajn sistemojn;

Konsiderinte, ke, post pli ol duono da jarcento, preskaŭ nenio estis farita de la registaroj de la membro-landoj de Unesko pri produktado de fundamentoj por la inkludo de Esperanto, tio kio faradas el la esperantistoj pli unu internacian  marĝenigitan minoritaton, kaj el ilia senlaca internacia volontulado malŝparon pri klopodoj;

Konsiderinte, ke elekto de edukaj sistemoj por instruado pri fremda(j) lingvo(j),  krom senutila solvo (ĉar ĝi ne preterlasas la penigajn vojojn de poliglotismo kaj de tradukoj), tre malmulte utilas al Civitaneco, des pli favorante la hegemonian ambicion de kelkaj popoloj, maljuste je kosto de la publika monujo kaj/aŭ de la poŝo de sendefenda civitano;

Konsiderinte, fine, ke milionoj da esperantistoj, milionoj da intelektaj subtenantoj, miloj daj organizoj kaj institucioj simpatiantaj al la internacia lingvo, ĉio tio, sen la partopreno de kelkaj registaroj, reduktiĝas al preskaŭ nenio, estas nenio alia ol flamo de espero ke iam, pere de nur du lingvoj, homo povos paroli al la mondo;

Brazila Esperanto-Ligo - BEL, la nacia ento de Esperanto-movado en Brazilo, taksita Organizaĵon de Publika Utileco ekde 26/10/1921 (Dekreto nro. 4.356 -  ratifikita per atestilo de Ministerio de Justeco de Brazilo en 18/01/2005), lokita en SDS, Konstruaĵo Venâncio III, Ĉambro 303, Braziljo - DF, poŝtkodo 70393-902, telefono (61) 3226-1298, fakso (61) 3226-4446, retadreso bel@esperanto.org.br, reprezentita ĉi-age de ĝia prezidanto kaj de mi mem, José Afonso de Sousa Camboim, registara oficisto, loĝanta ĉe Braziljo/DF, retadreso camboim.afonso@gmail.com, speciala asesoro pri interrilatoj kaj komunikado de BEL, kaj kun perado de Ekscelenca distrikta deputito Wasny de Roure, prezidanto de Leĝdona Domo de Federacia Distrikto, petas al Viaj Moŝtoj ke la registaro de Brazilo:

1) komencu la procezon pri enkonduko de Esperanto en la oficialan edukan sistemon de la lando: ĉu kreante eksterordinare centrojn por studo kaj esploro pri Esperanto en belletraj fakultatoj de federalaj universitatoj, direktitaj al la formado kaj/aŭ trejnado de instruistoj, inkluzive per Instruado je Distanco; ĉu disvolvigante mallongtempajn aŭ longtempajn mekanismojn por enigi Esperanton kiel opcion por la studo de dua lingvo ("LEM") en mezlernejo kaj por fremdlingva enirekzameno en universitatoj kaj por aliaj publikaj konkursoj; ĉu produktante/ŝanĝante juran subtenon por tiu ĉi celo; ĉu kondukante aliajn taŭgajn agojn; kaj

2) klopodu formaligi partneraĵojn kun aliaj registaroj sentemaj al la bezono adopti ponto-lingvon neŭtralan, en internacia medio de miloj da intra- kaj eksternaciaj etnaj lingvoj, starante akordojn kun grupoj al kiuj Brazilo apartenas (kiel BRICS kaj G20) kaj kun la plurlingva Eŭropa Unio, tiel ke la inkludprocezo pri Esperanto estu samtempa, kaj tial fortigita, en signifa nombro da landoj.

La esperanta propono por ke ĉiuj popoloj kuniru al la sama dua lingvo, estante tiu lingvo politike neŭtrala kaj logike planita, havigas al la homaro solvi je horizonto de kelkaj jardekoj problemon el inter tiuj plej praaj. Sufiĉas ĝin adopti, samkiel faras ĉiujare en siaj konferencoj miloj da esperantistoj, denaskaj parolantoj de 50/60 lingvoj: tie sufiĉas Esperanto - Kaj tio neniam dependis de iu ajn registaro.

Sekve, kun certeco pri tio, ke la nuntempa registaro de Brazilo ne permesos la daŭron de tiu centjara neglektado de registaroj antaŭ tiom grava temo, kaj kun certeco pri tio, ke ĉi tiu registaro ne formetados al senpovaj volontuloj esperantistaj la devon zorgi pri vera Kultura Heredaĵo de la Homaro, BEL elsendas la "ĉelo-projekton" Laborgrupo Esperanto (vidu anekson 4-an) kaj atendas aprobon, metiĝante je plena dispono ĉe Viaj Moŝtoj.

 

Braziljo, la 18-a de marto de 2013.

 

Carlos Alberto Alves Pereira

(Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo - BEL)

 

José Afonso de Sousa Camboim

(Speciala Asesoro pri Interrilatoj kaj Komuniko de  BEL)

 

 Deputito Wasny de Roure

(Prezidanto de Leĝdona Domo de Federacia Distrikto)